Kiuj ni estas?

Kiu estas Mailo?

Rezulto de 25 jaroj da sperto de la kompanio Mail Object, Mailo estas 100% eŭropa poŝtservo, kiu garantias al la uzantoj reakiri kontrolon de siaj datumoj kaj akompanas ilin en etika kaj respondeca uzado de la TTT..

Proponante plenan gamon da servoj, funkcioj kaj personigo-opcioj, Mailo plenumas ĉiujn specojn de bezonoj: individuaj, familiaj, asociaj aŭ profesiaj. Krom retpoŝto, Mailo uzantoj ricevas kalendaron, konservan spacon kaj kundividajn ilojn.

Mailo ofertas respondeman kaj personigitan klienthelpon. Interŝanĝoj kun la uzantoj estas la kerno de la procezo de kontinua plibonigo de la platformo.

Por certigi ĝian daŭripovon, Mailo dependas de miksita komerca modelo:

  • senpagaj Mailo Free kontoj, montrantaj reklambendojn en la reto, adaptitaj al simpla kaj persona uzo de retpoŝto
  • Mailo Premium kontoj, sen reklamado, profitante de plibonigita stokado kaj funkcioj, por individuoj kaj familioj (ekde €1 € monate)
  • Mailo Pro kontoj por profesiuloj kaj organizoj, profitante de altnivelaj funkcioj, dediĉitaj administraj iloj kaj prioritata subteno

Mailo uzas la teknologion evoluigitan de Mail Object. La servo estas gastigita en Francio en speciala gastiganta centro kun 24-hora superrigardo.

Kiu estas Mail Object?

La malgranda franca firmao Mail Object koncentriĝas ekskluzive sur sia kompetenteco en poŝto por koncepti kaj evoluigi la plej bonajn eblajn komunikajn produktojn, kaj por la ĝenerala publiko kaj profesiuloj.

Ĝiaj du fondintoj, Pascal Voyat kaj Philippe Lenoir, same kiel la tuta teamo konstante novigas, imagas kaj realigas la plej efikajn ilojn kaj novajn funkciojn.