Enirkesto

La listo de la mesaĝoj, kiujn vi ricevis, montriĝas kiam vi alklakas  Enirkesto.

Por konservi la liston de mesaĝoj montrataj dum legado de specifa mesaĝo, vi povas uzi antaŭrigardan panelon dekstre aŭ sub la listo. Alklaku kaj trenu ilin por modifi la lokon kaj la grandecon de ĉi tiu panelo.

La listo de mesaĝoj povas esti ordigita laŭ ĉiu el ĝiaj kolumnoj. Alklaku kolumnan titolon por ordigi laŭ la enhavo de ĉi tiu kolumno, kaj alklaku denove por inversigi la ordigon. Ikono apud la kolumna titolo indikas la nunan ordigan metodon. Vi povas elekti la defaŭltan ordigan metodon en viaj retpoŝtaj preferoj, trovebla en la menuo Opcioj.

Vi povas legi specifan mesaĝon alklakante ĝin: ĝi montriĝos en la antaŭvida panelo. Duobla klako montros ĝin en tutpaĝo.

La butono en la supra dekstra angulo malfermas menuon, kiu ebligas al vi ŝanĝi la montradon de la mesaĝo, elŝuti ĝin kiel tekston aŭ .eml-dosieron aŭ montri la plenan kaplinion.

Se mesaĝo havas unu aŭ plurajn aldonojn, ili estas indikitaj en la listo per la simbolo . En la paĝo kie la mesaĝo montriĝas, la listo de aldonaĵoj estas montrita en la kaplinio. Alklaku la nomon de aldonaĵo por malfermi ĝin aŭ elŝuti ĝin, depende de ĝia tipo kaj de via retumilo. La butono malfermas menuon, kiu ebligas al vi elŝuti ĉiujn aldonaĵojn samtempe, montri ilin en la mesaĝo aŭ konservi ilin en viaj dokumentoj.

Urĝa mesaĝo estas indikita per la simbolo en la listo de mesaĝoj.

La jenaj piktogramoj estas uzataj por montri la staton de mesaĝo:

  • por nova mesaĝo;
  • por mesaĝo, kiun vi jam legis;
  • por mesaĝo al kiu vi respondis;
  • por la kopio de mesaĝo, kiun vi skribis, sed ne sendis;
  • por la kopio de mesaĝo, kiun vi skribis kaj sendis.
SciigojX